Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vakcino esplorita de la teamo de Chen Wei akiris grandan progreson
2020-05-26

 

Volontulo ricevas injekton de la vakcino en Wuhan (dokumenta foto)


Ĉina esplorteamo publikigis raporton en la brita medicina gazeto "The Lancet" en la 22-a de majo. La teamo faris la unuafazan klinikan provon pri vakcino kontraŭ la nova koronviruso. La rezultoj montras, ke la vakcino estas sekura kaj povas indukti homan korpon rapide estigi imunan reagon. Pri tio la germana novaĵagentejo dpa diris, ke ĉi-tiu progreso estas senprecedenca.


Chen Wei, profesoro de la Bio-inĝenieria Instituto de la Akademio de Militaj Medicinaj Sciencoj, kaj ŝiaj teamanoj efektivigis la klinikan provon. La vakcino uzata en la provo estas rekombinaĵo de adenovirusa vektoro. La teamo varbis 108 sanajn plenkreskulojn, kiuj aĝas inter 18 kaj 60 jaroj. Ili estis dividitaj en malsamajn grupojn kiuj estis vakcinitaj je malsamaj dozoj.


Laŭ la raporto, en 28 tagoj post la vakcinado, la vakcino montris bonan tolerecon en malsamaj dozgrupoj kaj ne kaŭzis gravajn adversajn reagojn.


Ĉi-tiu novaĵo kaptis la atenton de la germana novaĵagentejo dpa, kiu raportis en la 22-a de majo, ke la esplorado montris, ke la vakcino estigis en homa korpo imun-reakcion al la nova koronviruso, kio estas senprecedenca. Pliaj eksperimentoj estas necesaj por certigi, ĉu tiu reakcio povas bremsi infekton de la viruso inter homoj.


Chen Wei diris, ke "ĉi-tiuj esploraj rezultoj estas grava mejloŝtono." Unuopa dozo de Ad5-nCoV sufiĉas por ke vakcin-injektito estigu kontraŭvirusan antikorpon kaj respondan reakcion de T-ĉeloj en 14 tagoj.


Chen Wei proponis, ke oni "singarde" interpretu la rezulton. Ŝi diri, "Kvankam la esplorado de la vakcino prezentas bonan perspektivon, tamen ni devas daŭre klopodi por trovi la vakcinon, kiu estas taŭga por ĉiuj homoj."


Redaktoro: Kang Caiqi

 

 

 

 

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio