Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉin-eŭropa komunikado devas esti pozitiva ciklo
2020-05-25

La 24an de majo Wang Yi, ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, diris en gazetara konferenco, ke tiu ĉi jaro markas la 45an datrevenon de stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio. Dum la pasintaj 45 jaroj, la duflankaj rilatoj ĝenerale iris sur la vojo de kunlaboro kaj sin montris fortaj kaj vivecaj. Inter la du flankoj ne ekzistas esencaj konfliktoj. Nun plilarĝiĝas la spaco de kunlaboro kun reciproka profito, kaj pliiĝas la interkonsento pri subteno al multflankeco. Ĉinio kaj Eŭropo ne devos esti rivaloj, sed ampleksaj strategiaj partneroj. La komunikado inter Ĉinio kaj Eŭropo devas esti pozitiva ciklo.


Post eksplodo de la epidemio, Ĉinio kaj Eŭropo tuj subtenis unu la alian. Fronte al la krizo, la du flankoj devas transigi ideologiajn diferencojn, forĵeti malutilan suspekton kaj eligi komunan voĉon por solidara batalo kontraŭ la epidemio. Kvankam la planitaj diplomatiaj eventoj koncernaj al la duflankaj rilatoj estis iom influitaj de la epidemio, tamen Ĉinio kaj Eŭropa Unio preparas la 22an renkontiĝon de la duflankaj ŝtatgvidantoj kaj klopodas por okazigi la ĉin-eŭropan pintkonferencon en taŭga tempo. La du flankoj akcelas plenumon de la intertraktado pri investa interkonsento, pligrandigas reciprokprofitan kunlaboron pri interligo, ekologio, mediprotekto, cifereca ekonomio, artefarita inteligenteco kaj aliaj. Okaze de la 45a datreveno de stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio, la duflankaj rilatoj efektivigos altnivelan disvolviĝon kaj fariĝos pli sanaj kaj maturaj.


El ĈRI

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio