Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Wang Yi: antaŭenigo de leĝaro pri ŝtata sekureco en Hongkongo estas io nepra kaj urĝa
2020-05-25

La 24an de majo Wang Yi, ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, diris, ke antaŭenigo de leĝaro pri ŝtata sekureco en Hongkong-a Speciala Administra Regiono estas io nepra kaj urĝa.


Wang faris tiujn rimarkojn dum gazetara konferenco kadre de la tria sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso, kiam li respondis demandojn de ĵurnalistoj ĉinaj kaj eksterlandaj pri eksteraj politikoj de Ĉinio.


Wang diris, ke la aferoj de Hongkongo estas internaj aferoj de Ĉinio, kaj Ĉinio ne permesas ĉian eksterlandan enmiksiĝon. La reprezentantoj de la 13a Tutlanda Popola Kongreso el Hongkongo kaj la membroj de la 13a Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco el Hongkongo esprimis subtenon al la leĝo, diris Wang.


Ekde la lasta junio, kreskas perforto kaj terorismo en Hongkongo, kaj eksteraj fortoj intervenas en la aferojn de tiu regiono. Tio alportas danĝeron kaj riskon al la ŝtata sekureco de Ĉinio kaj ankaŭ negative influas prosperon kaj stabilecon de Hongkongo.


Li diris, ke la leĝo celos nur kelkajn ekstremajn agojn, kiuj subfosas la ŝtatan potencon kaj organizas kaj efektivigas terorismon, kaj enmiksiĝon de eksteraj fortoj en la internajn aferojn de Hongkongo. La leĝo ne influos laŭleĝajn rajtojn kaj liberecon de hongkonganoj, aldonis Wang.


El ĈRI

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio