Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Carrie Lam: HKSAR subtenas la Decidon de la Tutlanda Popola Kongreso pri Starigo kaj Kompletigo de Leĝaj Sistemo kaj Plenumo por Konservi la Ŝtatan Sekurecon en HKSAR (Malneto)
2020-05-24

Vespere de la 22-a de majo Carrie Lam Cheng Yuet-ngor, administra ĉefo de la Hongkonga Speciala Administra Regiono (HKSAR) renkontiĝis kun amaskomunikilaro en la ĉefsidejo de HKSAR. Ŝi diris, ke ŝtata sekureco estas plej grava en ĉiu lando kaj ĉiu loko, estas ankaŭ la bazo por ke homoj vivu kaj laboru en paco kaj kontenteco. Oni devas pozitive rigardi la Decidon de la Tutlanda Popola Kongreso pri Starigo kaj Kompletigo de Leĝaj Sistemo kaj Plenumo por Konservi la Ŝtatan Sekurecon en HKSAR (malneto).


Carrie Lam emfazis, ke en la pasinta jaro pli kaj pli evidentiĝis en Hongkongo riskoj damaĝi la ŝtatan sekurecon, kio kaŭzis maltrankvilon de multaj hongkonganoj kaj sonoris la alarmo pri terorismo en Hongkongo. Pli kaj pli serioziĝas la situacio de Hongkongo en ŝtata sekureco. Estas malfacile por HKSAR starigi leĝon rilatan al konservado de ŝtata sekureco dum relative mallonga tempo. HKSAR subtenas la Tutlandan Popolan Kongreson ekzameni la malnetan decidon pri starigo kaj kompletigo de leĝaj sistemo kaj plenumo por konservi la ŝtatan sekurecon en Hongkongo.


Carrie Lam diris, ke la decido ne damaĝos interesojn de eksterlandaj investantoj. Plibonigo de sekureco en Hongkongo donos al komerca investo pli da memfido .


Redaktoroj: Gao Shuyuan kaj Han Xin




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio