Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
ĈPPIK-membro emfazas gravecon de kultura kaj institucia forto en batalo kontraŭ koronvirusa epidemio
2020-05-24


Ĉefa medicina fakulo diris en la 21a de majo, ke la ĉina kulturo vere respektas sanon kaj vivon de la popolo. Tiu sistemo pri certigo de solidareco tra la tuta socio kaj la ĉiam kreskanta nacia forto estas ŝlosilo por efika bridado de la koronvirusa epidemio.


Wang Chen, prezidanto de Ĉina Akademio de Medicinaj Sciencoj, faris tiujn rimarkojn kiel membro de la 13a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK).


Wang diris, ke la ĉina kulturo alte respektas sanon kaj vivon de la popolo kaj tiaj valoroj enkorpiĝis en la komuna vivsava agado de la publiko, rezoluteco pri politika agado kaj profesieco de medicinaj laborantoj, kiuj ĉiam pretas servi al la popolo. Ĉinio havas sistemon por certigi, ke kiam estas gravaj malfaciloj kaj defioj, homoj povas unuiĝi por venki malfacilojn. Sub tia sistemo, la lando povas amasigi rimedojn kaj mobilizi diversajn fortojn por trakti severajn defiojn. Li diris, ke ankaŭ la nacia forto, rimarkinde pligrandigita dum la pasintaj 70 jaroj, ludis gravan rolon en bridado de la epidemio.


Wang, ankaŭ fama specialisto pri spirado kaj vicprezidanto de la Ĉina Akademio de Inĝenierado, kune kun aliaj ĉefaj specialistoj, gvidis la kontraŭvirusan laboron en la grave trafita urbo Wuhan ekde februaro. Li aldonis, "Kiel frontliniaj laborantoj, ni vere povas senti la forton de nia kulturo, nia sistemo kaj nia nacio, kiuj nin helpis estigi solidan fundamenton por venki la batalon kontraŭ la epidemio."



El ĈRI

Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio