Ĉinio laboros por protekti kaj ripari sian medion |
2020-05-23 |
La 22an de majo, ĉina ĉefministro Li Keqiang esprimis en sia laborraporto al la plej alta leĝdona instanco, ke ĉi-jare la registaro defendos bluan ĉielon, puran akvon kaj senpoluan teron, plenumos grandan projekton por protektado kaj riparado de siaj gravaj ekosistemoj, kaj akcelos konstruadon de ekologia kulturo. En la raporto li ankaŭ menciis, ke la lando apogos laŭleĝan, science bazitan kaj precizan batalon kontraŭ poluado, fokusos en energi-efika kaj mediamika industrio, kaj maltoleros kontraŭleĝajn kaptadon, mortigon kaj negocojn pri sovaĝaj bestoj. Samtempe, la registaro antaŭenpuŝos senpoluan kaj efikan uzadon de karbo kaj disvolviĝon de renovigeblaj resursoj. El ĈRI Redaktoro: Han Xin Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |