Inaŭguriĝis jara sesio de TPK |
2020-05-22 |
Matene de la 22a de majo en Pekino inaŭguriĝis la tria sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso (TPK). Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj ĉeestis la malferman kunvenon. 2 897 reprezentantoj ĉeestis la inaŭguron, konforme al leĝdifinita nombro. En la inaŭguro, ĉeestantoj unue silente esprimis funebron pri martiroj en la batalo kontraŭ COVID-19 kaj viktimoj de la malsano. Ĉina ĉefministro Li Keqiang raportis al la sesio laboron de la registaro kaj prezentis proponojn de la ĉijara laboro al la sesio. En la sesio oni ankaŭ adoptos la projekton de la unua civila kodo de Ĉinio kaj la decidan skizon pri establo kaj perfektigo de leĝsistemoj kaj plenuma mekanismo de Honkonga Speciala Administra Regiono por protekto de la ŝtata sekureco. El ĈRI Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |