Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La 21-a de majo estas Internacia Tago de Teo laŭ UN
2020-05-22

La 21-a de majo estas deklarita de Unuiĝintaj Nacioj (UN) kiel Internacia Tago de Teo. Post akvo, la plej ofta trinkaĵo en la mondo estas teo. Te-rikolto kaj te-produktado estas la ĉefa vivrimedo de pluraj familioj en multaj landoj. Te-industrio provizas formalan laboron al multaj homoj, inkluzive de multaj virinoj en urboj kaj vilaĝoj, kio gravas des pli en foraj malriĉaj regionoj.


tea-2238290_960_720.jpg


Estas science pruvite, ke teo pro la kontraŭinflama kaj antioksidanta ecoj estas utila por sano: bonkvalita teo kontribuas al bonaj funkciado kaj kondiĉoj de digesta sistemo, koro, haŭto, renoj kaj dentoj.

 

Tiel UN, per deklaro de specifa tago por teo, atentigas la homaron pri la graveco de teo en la monda batalo kontraŭ mizero. La tago ankaŭ pensigas te-produktantojn kaj te-ŝatantojn pri ekologiaj problemoj: teo povas kreski nur sub specialaj kondiĉoj, kiuj nun de loko al loko ŝanĝiĝas pro la klimat-problemo. Pluraj agrikulturaj areoj esencaj al te-plantado ne plu estas tiaj, kiaj ili estis antaŭ kelkdekoj da jaroj, tiel ke te-komunumo devas aktive subteni politikojn por protektado kaj gardado de la naturo, speciale laŭ la direktoj de internaciaj rekomendoj kiel la Celoj por Daŭripova Evoluigo.

 

tea-1309015_960_720.jpg


Fine estas egale grava la kulturo ĉirkaŭ teo. De jarcentoj, eĉ jarmiloj, ĝi estas parto de tradiciaj kulturoj en multaj landoj de pluraj kontinentoj: Ĉinio, Barato, Indonezio, Japanio, Kartvelio, Irano, Argentino, Vjetnamio, Turkio, Anglio, Hispanio, Svislando, Azerbajĝano kaj multaj aliaj tenas profundajn kulturajn rilatojn kun teo. Samtempe ĝi estas ilo por kunligi ĉiujn tiujn kulturojn per komunaj aŭ similaj trajtoj, sociaj kaj familiaj, tiel ke per teo individuoj ĝentile heredas kaj grupoj nature konservas la kulturan diversecon de la mondo, la edukajn valorojn por infanoj kaj la socian estimon pri kulturo, historio kaj ekologio.

 

Teamanta Esperantista Organizo (TEO) kaj Universala Esperanto-Asocio (UEA) kunlaboras por diskonigi al homoj en pli ol 120 landoj tion, kion teo reprezentas, kun la celo antaŭenigi la valorojn de paco, internacia kunlaboro kaj daŭripova evoluigo, konstante atentaj al la Tagordo 2030 de Unuiĝintaj Nacioj.

 

(el UEA)

Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio