Ĉinaj amaskomunikiloj uzos holografion por raporti la du sesiojn de Ĉinio |
2020-05-20 |
Estas homoj en du malsamaj lokoj, sed ili povas interparoli vizaĝ-al-vizaĝe kaj interagi sur la sama ekrano. Tion oni povas realigi per holografio. Okaze de la du sesioj de Ĉinio, ĉinaj amaskomunikiloj kiel Xinhua-novaĵagentejo uzos 5G-teknikon kaj holografion por fari intervjuojn. Holografio utiligas interferon kaj difrakton por registri kaj reaperigi la veran aspekton de objektoj, kaj per tiu tekniko oni povas krei kaj realan kaj virtualan efikon. En la 5G-interreto, ne necesas anticipe registri la holografiajn bildojn, eblas vive dissendi bildojn al aliloka studio. Intervjuitoj povas manpremi, babili kaj interagi kun raportistoj, kaj la sceno estas virtuala kaj reala kuniĝo. Cheng Ju (maldekstre), TPK-reprezentanto, dum interreta intervjuo Virtuala manpremo Kunigita sceno per ekipaĵoj de du studioj en malsamaj lokoj Cai Weiping, TPK-reprezentanto, fotas kunigitan scenon. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |