Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Temoj de la baldaŭaj du sesioj
2020-05-20


La jaraj du sesioj prokrastitaj pro la pandemio de COVID-19 estos inaŭguritaj respektive en la 21a kaj 22a de majo. La jaro 2020 estas ŝlosila jaro por certigi la venkon en konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj en la batalo kontraŭ malriĉeco, kaj la lasta jaro de la 13a Kvinjara Plano. Kiujn temojn la du sesioj traktos en tiu ĉi speciala momento?


Kiel ĉinoj batalos kontraŭ COVID-19?


Publika sano estos grava temo de la du sesioj kaj oni diskutos pri la spertoj kaj lecionoj el la malsano.


Kiel oni fiksos la anticipan celon de ekonomia disvolvado?


En 2019, Ĉinio raportis kreskon de la malneta enlanda produkto je 6,1%, kio plenumis la anticipan celon de 6-6,5%. Analizistoj antaŭvidas, ke ĉi-jara celo daŭre estos atingebla. Kun multe da pli fortaj kontraŭciklaj politikoj, Ĉinio povos pli rapide disvolvi ol aliaj gravaj ekonomioj.


Kiel oni reduktos malriĉecon?



2020 estas la fina jaro por venki la batalon kontraŭ malriĉeco kaj ankaŭ la fina jaro por realigi la celon konstrui modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj. Nun la batalo kontraŭ malriceco estas en la tempo de retrokalkulado kaj oni spurtas al la finalo.


Kiel oni certigos popolan vivtenon?


La registaro promesis fari ĉiujn klopodojn por malhelpi grandskalajn maldungojn per politikoj fiska, mona, soci-asekura kaj dungiga. La baldaŭaj du sesioj espereble publikigos pliajn planojn por certigi dungadon kaj la popolan vivtenon.


Ĉu leĝfarado havos trarompon?


Leĝfarantoj de TPK revizios la projekton de civila kodo, kiu estas atendata de ĉinoj por kelkdek jaroj.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio