Brilaj mjaǔ-aj arĝentaĵoj |
2020-05-20 |
Mjaǔ-aj arĝentaĵoj en Ĉinio estas konataj pro siaj diversaj specoj, belaj formoj kaj delikataj farad-teknologioj. Tiaj arĝentaĵoj estas tute manfaritaj kaj postulas altan metiartan nivelon kaj pli ol 30 procezojn kiel forĝado, martelado, faden-tirado, plektado, gravurado, veldado kaj polurado. En 2006 la farado de mjaǔ-aj arĝentaĵoj enlistiĝis kiel la unuaj ŝtatnivelaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio. En iu arĝentaĵa laborejo de la Qiandongnan-a Mjaǔ-a kaj Dong-a Aǔtonoma Subprovinco de Guizhou-provinco, laboristoj forĝas arĝentaĵojn. Mjaǔ-a metiartisto faras arĝentaĵon. Jiang Hua, lerta metiisto de Fenghuang-gubernio sub la Xiangxi-a Mjaǔ-a Aǔtonoma Subprovinco de Hunan-provinco, enspezas 80 mil juanojn (ĉ. 11 mil usonaj dolaroj) ĉiujare. Arĝenta braceleto farita de Jiang Hua Ma Guibing, triageneracia heredanto de familia arĝentaĵ-farado, eklernis de sia patro la metion en la aĝo de 17 jaroj. Arĝentaj ornamaĵoj faritaj de Ma Guibing Mjaǔ-a knabino portanta arĝentan kap-ornamaĵon Wang Guochun (maldekstre), heredanto de mjaǔ-a arĝentaĵa farado, laboras en sia laborejo en Danzhai-gubernio de la Qiandongnan-a Mjaǔ-a kaj Dong-a Aǔtonoma Subprovinco de Guizhou-provinco. Wang Guochun faras arĝentaĵon. Chen Zhiyuan, heredanto de mjaǔ-a arĝentaĵ-farado, laboras en Rongshui-urbeto de la Rongshui-a Mjaǔ-a Aǔtonoma Gubernio de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono. Mjaǔ-a junulino kun arĝentaĵoj Arĝenta ornamaĵo farita de Chen Zhiyuan Mjaǔ-a junulino surhavas kap-ornamaĵon. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |