Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping deklaris kvin proponojn por antaŭenigi mondan kunlaboron kontraŭ COVID-19
2020-05-19


La 18an de majo ĉina prezidanto Xi Jinping deklaris en la malferma ceremonio de videa kunveno de la 73a sesio de la Monda Sana Asembleo:


Ĉinio liveros ene de du jaroj du miliardojn da usonaj dolaroj por helpi la batalon kontraŭ COVID-19 kaj ekonomian kaj socian disvolvadon de la landoj influitaj de COVID-19, precipe disvolviĝantaj landoj.


Ĉinio kunlaboros kun UN por starigi en Ĉinio mondan humanisman urĝokazan stokejon kaj nodon por certigi kontraŭpandemiajn proviz-ĉenojn kaj starigi "verdan koridoron" por transportado kaj dogana likvido.


Ĉinio starigos mekanismon de kunlaboro por ĝemeligi 30 afrikajn hospitalojn kaj akceli konstruadon de ĉefsidejo de la Afrika Centro por Regado de Malsanoj por helpi la kontinenton plialtigi kapablon pri preventado kaj regado de malsanoj.


Post esplorado kaj uzado de vakcinoj kontraŭ COVID-19 en Ĉinio, la vakcinoj fariĝos tutmondaj publikaj produktoj. Tio estos kontribuo de Ĉinio por certigi la alireblecon kaj elporteblecon de vakcinoj en disvolviĝantaj landoj.


Ĉinio kunlaboros kun aliaj membroj de Grupo-20 por efektivigi la proponon "suspendo de ŝuld-repago por la plej malriĉaj landoj", kaj Ĉinio ankaŭ pretas kunlabori kun la internacia komunumo por plifortigi subtenon al landoj, kiuj estis serioze trafitaj de la epidemio kaj havas grandegan premon, por helpi ilin venki la nunan malfacilon.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio