Ŝoseo surmonta fariĝis pejzaĝo en Chongqing |
2020-05-18 |
La monto Xiaochaomen troviĝas en la komunumo Dalu de la gubernio Xiaonanhai en la distrikto Qianjiang de la urbo Chongqing, sudokcidenta Ĉinio. Alta je pli ol 1 500 metroj, la monto estas tre kruta. En 2015, la loka registaro helpis vilaĝanojn konstrui bazon de drogherboj je pli ol 67 hektaroj sur la monto kaj ŝoseon por kreskigi iliajn enspezojn. Longa je 7,23 kilometroj, la ŝoseo estas konstruita en formo de la litero "S" kaj zigzagas sur deklivo je ĉirkaŭ 70 gradoj. La pejzaĝo allogis multajn turistojn por viziti kaj sperti la mirindecon de la ŝoseo. Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |