Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La efiko de COVID-19 sur pekina turismo: Somera Palaco
2020-05-18

Somera Palaco de Pekino estas unu el la lokoj plej vizitataj de turistoj. Ĝi estas grandega parko, tamen ĝia orienta parto, ja vizitinda kaj kun belaj lagoj kaj ĝardeno, kutime estas trankvila, ĉar turistoj koncentriĝas en la norda kaj la orienta partoj, kie troviĝas la ĉefaj vidindaĵoj. Tiu loko havas specialan ĉarmon, sed estas tiom multe da turistoj, ke mi jam spertis longajn vicojn por eniri korton aŭ trairi koridoron. Iufoje dum feritago mi iris tien kun amiko kaj la vico por aĉeti biletojn estis tiom granda, ke ni rezignis kaj iris al la najbara parko Yuanmingyuan, kie troviĝas la ruinaĵoj de la malnova Somera Palaco, detruita de Brit-franca koalicio.


Statuo de bovino trankvile rigardas Someran Palacon


Komence de majo pasintjare mi estis invitita al pikniko kun kelkaj amikoj en la Somera Palaco. Tiam estis multego da turistoj, en kelkaj lokoj preskaŭ ne eblis piediri. La pandemio de COVID-19, tamen, malaperigis plejparton de la turistoj en Pekino, kaj cetere la nombro de vizitantoj estas limigita al 30% de la maksimuma kapablo de la parko. Sub tiuj specialaj kondiĉoj, mi profitas por viziti vidindejojn de pekino kaj ilin foti sen la amaso da turistoj ĉirkaŭ mi.


La 25-an de Aprilo mi unuafoje iris tien. Kortoj kaj apartaj vidindejoj de la parko estis fermitaj por la publiko, eblis viziti nur la parkon, kie regis silento kaj trankvila etoso. Mi fotis kelkajn vidindaĵojn ĉe Kunming-lago kaj sekve esploris padojn sur Wanshou-monto. Tiel mi malkovris agrablan lokon, Jingfu Ge (Halo de la Granda Beno), uzita de imperiestrino Cixi por rigardi la lunon kaj ankaŭ por akcepti senditojn el eksterlando, kaj kie, en februaro 1949, okazis paca dialogo inter reprezentantoj de Ĉina Komunista Partio kaj de tiama Guomintango. Bedaŭrinde tiu halo aspektas malbone konservita, verŝajne ĉar ĝi situas en loko facile vundebla de vento, sekve sablotavolo rapide kaŝas la pentraĵojn kiuj ornamas ĝin.


Trankvila Suzhou-strato, sen la amaso da turistoj.


Mi sekvis mian vojon kaj subite trovis la Plurtrezoran Pagodon, kiu estas belega, tute kovrita de belaj porcelanaĵoj. Mi ne sukcesis alproksimiĝi al ĝi, ĉar ĝi estas ĉirkaŭita por riparado, nek sukcesis fari bonan foton de ĝi, ĉar pozicio kaj lumkondiĉoj en tiu momento estis malfavoraj, sed iam mi revenos por tio. Apud la pagodo estas ruinaĵoj de la templo al kiu ĝi apartenis, kaj estis detruita de Brit-franca koalicio. Mi vizitis la ruinaĵojn kaj sekve iris tra vojo kiu kondukis min al parto de la parko ĝis tiam nekonata de mi: Tiaoyuan-domo, Halo de Sereneco, kaj trankviligaj pejzaĝoj ĉirkaŭ rivero kiu kondukas norden al Suzhou-strato. Mi kaptis la okazon por foti la senhoman Suzhou-straton. Mi neniam imagis, ke mi havus tiun oportunon, ĉar ĝi estas ĉiam homplena.


Ŝtuparo al Turo de Budhisma Incenso: kutime homplena, nun preskaŭ dezerta


Estis tiom da entuziasmo, ke la 10-an de majo mi revenis al Somera Palaco por daŭrigi fotadon kaj esploradon de la loko. Komence de majo kelkaj allogaĵoj estis malfermitaj por turistoj, inter ili la Turon de Budhisma Incenso, kiu kaptis mian atenton, ĉar ĝi kutime estas homplena, kaj ĉifoje mi havis preskaŭ dezertan lokon kie mi povis trankvile foti detalojn nefoteblajn kiam turistoj tie amasiĝas. Troviĝi preskaŭ sola en tiu loko estis nemaltrafebla oportuno por mi kaj mi profitis ĝin kaj por foti la vidindaĵoj, kaj por fote atesti la efikon de COVID-19 sur pekina turismo-industrio.


Dum miaj pasintaj vizitoj al la Turo de Budhisma Incenso, eblis atingi ĝin el unu flanko kaj eliri per alia, sed ĉifoje la enirejo sur la montopinto, trovebla inter la Turo kaj la najbara Templo Sorĉmaro, estis fermita kaj mi devis reveni al la Nubdisiga-pordego, la sama tra kiu mi eniris. Mi per flanka vojo supreniris la monton denove por foti la fasadon de la Templo Sorĉmaro kaj sekve subeniris tra la alia flanko, trairante la Templon de Budhisma Virteco, kiun mi finfine sukcesis foti sen multaj turistoj.


Templo de Budhisma Virteco reakiris sian originalan trankvilan etoson


Alia loko kiun mi aparte atentis ĉifoje estas la Halo de Feliĉo kaj Longa Vivo. Ĝi troviĝas meze de la ĉefa trairejo kaj pro tio estas unu el la plej homplenaj lokoj, preskaŭ ĉiuj vizitantoj de Somera Palaco trairas ĝin. Tie troviĝas Bluirisa Ŝtono, trovita en Fangshan, okcidente de Pekino. Mi Wanzhong, oficiro de Ming-dinastio, elspezis sian tutan monon por transporti ĝin al sia hejmo (li supozis, ke ĝi povus alporti bonŝancon), kaj ĝi estis forlasita ĉe la vojo. En Qing-dinastio, Imperiestro Qianglong movigis ĝin al Somera Palaco kontraŭ alta elspezo, kaj tie ĝi restas ĝis nun. Mi ĉifoje sukcesis foti ĝin sen la homamaso ĉirkaŭe, kaj ankaŭ rigardi atente ĝiajn detalojn por provi kompreni kial ĝi aparte allogis tiujn homojn, sed onidire tio okazis simple ĉar ĝi aspektas kiel fungo.


Infano rigardas Bluirisan Ŝtonon: eĉ en tiu grava trairejo troviĝas malmultaj homoj


Komence de majo oni anoncis, ke boatpromenado estas nun permesata. Kunming-lago kutime estas plena de boatoj, kaj mi ĉiam volis foti ĝin sen ili. Ĉifoje aperis la ŝanco: pro la forta vento, boatumado tiam ne estis permesata.


Somera Palaco fariĝis trankvila loko en Pekino


Tiutage mi restis en la parko ĝis iom malfrue, por kapti la vesperan sunlumon kaj havi belajn fotojn de pluraj vidindejoj, mi eĉ trovis katon en arbaro kaj anasojn naĝantajn ĉe Suzhou-strato. Somera Palaco portempe reakiris sian iaman trankvilecon.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio