Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
113-jara hispanino venkis COVID-19
2020-05-15

Laǔ raporto de hispana amaskomunikilo, la plej maljuna hispanino, Maria Branyas, infektiĝis je la nova koronviruso en aprilo kaj nun ŝi jam resaniĝis.


La maljunulino dum pli ol 20 jaroj restadas en iu maljunulejo de Katalunio. Ŝi kvarantenis en sia ĉambro kelkajn semajnojn post infektiĝo kaj estis prizorgita de iu flegisto kun protekta kostumo.


La televid-programero de la kataluna televidstacio TV3 prezentas ŝin afable babilantan kun maljunuleja laboristo. Kiam iu laboristo demandis kiel ŝi sukcesis vivi tiom longe, ŝi simple respondis, ke ŝi fartas bone kaj estas fortuna.


Maria Branyas naskiĝis en la 4-a de marto 1907 en Usono kaj ŝipe migris kun siaj familianoj al Hispanio dum la Unua Mondmilito. Ŝi spertis la gripon en 1918-1919 kaj civilan militon de Hispanio inter 1936 kaj 1939.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio