Miljara vilaĝo “Fonto de silko” en sudorienta Ĉinio |
2020-05-15 |
La antikva vilaĝo Lucun En du arkeologiaj prifosadoj, respektive en 1956 kaj 1958, arkeologoj de Zhejiang-provinco trovis silkaĵojn kiel silkpeco, silkrubando, silkfadeneto kaj aliaj en Qianshanyang-ruino de Lucun-vilaĝo, je 7 kilometroj for de Huzhou-urbo en sudorienta Ĉinio. La silkaĵoj estis faritaj antaǔ 4200-4400 jaroj, ili estas la plej fruaj silkaĵoj ĝis nun trovitaj en la mondo. En 2015, Lucun-vilaĝo estis oficiale titolita kiel “Fonto de silko”. En lastaj jaroj, la vilaĝo faris riparadon de antikvaĵoj, aranĝadon de ĝardenoj kaj konstruadon de vilaĝaj hoteloj por allogi turistojn kaj havigi al la antikva vilaĝo novan aspekton. Antikva ponto en la vilaĝo Iloj por bredi silkraǔpojn Elementlernejanoj vizitas la halon pri Qianshanyang-ruino Vizitanto en la vilaĝo La antikva vilaĝo Lucun Lokaj brodemuloj Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |