Facile! Rub-sako fariĝis protekta kostumo en tri minutoj |
2020-05-14 |
La japana retejo Asahi raportis la 13an de majo, ke en la retejo de Sakakibara Kor-Instituto en la japana urbo Fuchu oni prezentas kiel fari protektan kostumon el rub-sakoj. La flegistino Murata Utako, kiu elpensis la rimedon, diris: "Mi esperas, ke tiu rimedo povos mildigi la problemon pri manko de materialoj en hospitaloj." La faro estas simpla, kaj oni bezonas nur du 45-litrajn rub-sakojn, tondilon kaj glubendon. La farado postulas tri minutojn. Multaj kuracistoj respondis: "Ĝi estas komforta kaj facile demetebla." Ili surhavos ĝin dum transportado de homoj eble infektitaj. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |