Pli ol cent abelmanĝuloj venis al Haikou, Ĉinio |
2020-05-11 |
Brun-gorĝaj abelmanĝuloj ripozas sur branĉo. En la lastaj tagoj, pli ol cent brun-gorĝaj abelmanĝuloj kaj malmultaj blu-gorĝaj abelmanĝuloj atingis okcidentan marbordon de Haikou-urbo, Hainan-provinco, suda Ĉinio. Ili aldonis brilajn kolorojn al la urbo. Abelmanĝuloj revenas al sama loko en printempo kaj somero ĉiu-jare. Ili havas la kutimon nesti sur noveformita sabla deklivo. Pro tio, haikou-anoj ordigas kaj purigas la deklivojn antaǔ alveno de tiuj birdoj por krei al ili bonan medion. Brun-gorĝaj abelmanĝuloj sur sabla deklivo Brun-gorĝaj abelmanĝuloj ludas. Brun-gorĝaj abelmanĝuloj sur branĉoj Brun-gorĝaj abelmanĝuloj ludas sur branĉo. Brun-gorĝa abelmanĝulo kaptis abelon. Brun-gorĝaj kaj blu-gorĝaj abelmanĝuloj Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |