Peonio ne estas nur por aprezado en Luoyang de Ĉinio |
2020-05-11 |
Dum la ferioj de la Tago de Laboristoj, la pompantaj peonioj allogis amason da turistoj al Luoyang-urbo, Henan-provinco, Ĉinio. Luoyang estas origina loko de ĉina peonio, kiu estas kultivata de antaǔ pli ol 1 500 jaroj. Pro riĉaj resursoj de tia planto, Luoyang ekde 1983 okazigas ĉiujare peonian festivalon. En lastaj jaroj, la jara enspezo de la festivalo estis ĉirkaǔ 20 miliardoj da juanoj (2,8 miliardoj da usonaj dolaroj). Ĉi-jare pro la epidemio, en la peonia ĝardeno oni aranĝis 5G-interretajn aparatojn por ebligi al retaj vizitantoj en- kaj ekster-landaj hejme aprezi la florojn per saĝtelefono. Farado de porcelanaĵo pri peonio Krom la “flor-rigarda ekonomio”, la industria ĉeno de peonio daŭre evoluas: aperis multaj prilaboritaj produktaĵoj kaj kreivaj kulturaĵoj kiel oleo de peonia semo, manĝaĵoj el peonio kaj porcelanaĵoj kaj pentraĵoj pri peonio. Ĝis 2019, en la urbo Luoyang estas 28 firmaoj pri peonioj kun pli ol 240 specoj da produktaĵoj kaj 345 patentoj. La jara totala enspezo de la industrioj pri peonio jam superis 28 miliardojn da juanoj (4 miliardoj da usonaj dolaroj). Peonioj en ĝardeno Pompantaj peonioj Belaj peonioj Farado de pentraĵoj pri peonio Farado de porcelana peonio Porcelanaĵoj pri peonioj Vendado de peoniaj porcelanaĵoj per viva dissendo Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |