"Ĉielarka vilaĝo" en Chongqing de Ĉinio |
2020-05-09 |
Enirinte en strateton de Majiawan, Shapingba-distrikto, Chongqing-urbo en sudokcidenta Ĉinio, oni ŝajne estas en fabele kolora mondo: ĉiu domo estas multkolora, vizitantoj ŝajne restas en kolora urbo kiel Malago de Hispanio. La kolora strateto Majiawan, antaǔa Majiawan-vilaĝo, estas konata de multaj retumantoj kiel “ĉielarka vilaĝo”. La iam ordinara vilaĝo nun aspektas kiel fabela mondo. Tiu vilaĝo estis duone forlasita. Fine de 2019, iu restoracia firmao, celante allogi vizitantojn, dungis profesian teamon el la Sichuan-a Belarta Instituto por kolorigi la lokon. Post duonjaro, Majiawan fariĝis vidindejo por fotemaj junuloj. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |