“Reviviĝa” tradicia metiarto de luksa papero en Ĉinio |
2020-05-09 |
En la antikva Ĉinio estis speciala metiarto: oni prilaboris paperon por igi ĝin pli bonkvalita kaj luksa. Tiu metiarto ekaperis antaǔ mil jaroj kaj nomiĝas “pulvor-vaksa papero”, kio signifas aldoni pulvoron kaj vakson al paperpecoj. Bedaǔrinde tiu metiarto malaperis antaǔ jarcento. Liu Jing faras pulvor-vaksan paperon. Liu Jing prilaboras paperon. 48-jara Liu Jing estas daŭriganto de nemateria kultura heredaĵo pri prilaborado de papero. Li lernis de sia patro la metiarton kaj transprenis la metiejon de siaj gepatroj en Huanglu-urbeto en Chaohu-urbo de Anhui-provinco, orienta Ĉinio. Post plurjara provado, en 1997 li sukcese reaperigis la pulvor-vaksan paperon. Liu Jing faras manpentritan pulvor-vaksan paperon. Pulvor-vaksa papero farita de Liu Jing Por fari pulvor-vaksan paperon, oni devas kolori, ori, pentri kaj fari aliajn laborojn por luksigi la paperon. La laborado celas igi paperpecon pli taǔga por skribado, presado, kaligrafado, pentrado kaj altigi ĝiajn artan valoron, vidindecon kaj kulturan enhavon. En 2008 tiu metiarto eniĝis en la liston de ŝtatnivelaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj. En 2018, Liu Jing estis titolita kiel reprezenta heredanto de la reprezenteca programo “metiarto de paper-prilaborado” de la ŝtatnivela nemateria kultura heredaĵo. Manpentrado de pulvor-vaksa papero Manpentrado de pulvor-vaksa papero Pulvor-vaksa papero Nun, la iama metiejo jam fariĝis kompanio pri objektoj por kaligrafado kaj pentrado. Liu Jing, kunlabore kun pluraj universitatoj, malfermis kursojn pri prilaborado de papero. En Chaohu, li starigis bazon por allogi pliajn gejunulojn daŭrigi la metiarton per prezentado kaj spertado. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |