Revigliĝas turismo en Ĉinio |
2020-05-08 |
Post longa tempo evitante amasiĝon, ĉinoj iom post iom sentas sin komfortaj por iri al parkoj kaj turismejoj. Okaze de la Tago de Laboristoj, multaj turismejoj de Pekino kaj aliaj urboj estis homplenaj, kaj la agrabla temperaturo estis alia instigo al promenado. Por eviti troan amasiĝon, nombro de vizitantoj al parkoj kaj turismejoj estis limigita kaj kelkaj allogaĵoj aparte atentokaptaj restis fermitaj. Turistoj en la Botanika Ĝardeno de Pekino, la 2-an de majo Turistoj promenas en pekina bestoĝardeno, la 4-an de majo Turistoj sur la pinto de Xiangshan-monto, la 5-an de majo Viro promenas en Xiangshan-monto de Pekino, la 5-an de majo Redaktis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |