Opinisondado: Ĉinoj estas la plej kontentaj pri la agoj de sia registro kontraŭ COVID-19 el 23 ekonomioj |
2020-05-08 |
La 6an de majo la sendependa opinisond-agentejo de Singapuro Blackbox Research publikigis rezulton de opinisondado pri kondutoj de registaroj de diversaj landoj kaj regionoj en la batalo kontraŭ COVID-19. La rezulto montras, ke inter 23 ekonomioj tutmonde, la popolanoj de ĉina ĉeftero estas tiuj, kiuj plej kontentas pri la agoj de sia registaro kontraŭ COVID-19, kaj popolanoj en okcidentaj landoj ĝenerale malkontentas pri la agado de siaj registaroj kontraŭ la malsano. La opinisondado havas kvar ĉefajn indicojn por taksado: politika gvidkapablo, gvidkapablo de firmaoj, kondutoj de loĝkvartaloj kaj respondeca konscio de ŝtataj amaskomunikiloj dum la krizo. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |