Startis opinisondado pri vaste diskutataj temoj |
2020-05-07 |
La 29an de aprilo la retejo de Popola Tagĵurnalo startigis opinisondadon pri vaste diskutataj temoj por la jaraj sesioj de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj la tutlanda komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) ĉi-jare. Retanoj povas elekti la plej atentindajn el 20 temoj, kiel sociala sekureco, batalo kontraŭ koruptado, sanprizorgo, mildigo de malriĉeco, laŭleĝa administrado ktp. Dum la jaraj sesioj ĉi-jare, raportistoj de la retejo transdonos la rezulton de la opinisondado kaj proponojn de retanoj al reprezentantoj de TPK kaj membroj de la tutlanda komitato de ĈPPIK por ke ili reagu. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |