Ĉinio decidis partopreni en alvoko de MOS pri monda kunlaboro |
2020-05-07 |
La 6an de majo Hua Chunying, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio firme subtenas la Mondan Organizon pri Sano (MOS) ludi gvidan rolon en monda kunlaboro kontraŭ la epidemio kaj bonvenigas ĝian alvokon pri la monda kunlaboro por akcelado de esplorado, produktado kaj justa disdonado de koncernaj vakcinoj kaj medikamentoj. Ĉinio decidis partopreni en la alvoko. La 24an de aprilo Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de MOS, deklaris, ke MOS kaj ĝiaj mondaj partneroj kunlanĉas la alvokon pri internacia kunlaboro nomitan "Akcelilo kontraŭ COVID-19" por akceli esploradon, produktadon kaj justan disdonadon de koncernaj vakcinoj, diagnoziloj kaj kuraciloj. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |