Boao-Forumo por Azio ne okazigos jarkunvenon en 2020 |
2020-05-06 |
Laǔ informo el la retejo de Boao-Forumo por Azio, pro propagiĝo de la epidemio de COVID-19, homa sano alfrontas severan defion kaj tutmonda ekonomio suferas gravan baton. Por subteni kaj sekvi la kontraǔepidemiajn rimedojn de la internacia komunumo kaj gardi la sanon kaj sekurecon de kunvenaj partoprenantoj, la komitato de Boao-Forumo por Azio decidis ne okazigi la ĉi-jaran jarkunvenon. Surbaze de la spertoj pri preparado de antaǔaj retkunvenoj, eblas daǔre inviti personojn de politika, komerca kaj akademia rondoj por kundiskuti pri influo de la pandemio kaj rilata traktado. Prepara laboro por tri specialaj diskutoj kadre de la forumo glate iras. La forumo okazigos la unuan kongreson de internacia forumo pri scienctekniko kaj kreivo en la venonta novembro en Makao, kaj okazigos en la sekva duonjaro la unuan kongreson de la forumo pri ekonomia evoluo kaj sekureco de la tuta mondo kaj la duan kongreson de la tutmonda forumo pri sano. La pandemio de COVID-19 refoje montras la gravecon kaj necesecon okazigi tiajn kongresojn de forumoj kun specialaj temoj. Antaǔtagmeze de la 8-a de majo, Boao-Forumo por Azio okazigos interretan diskonigon de la raporto pri perspektivo de la azia ekonomio kaj procezo de integriĝo kaj simpozion pri perspektivo kaj defio de azia disvolvado dum la pandemio. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |