Wang Yi: subtenu MOS por savi pli da vivoj |
2020-05-06 |
Laŭ raporto de Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, vespere de la 28-a de aprilo, en Pekino, Ĉinio, Wang Yi, ministro pri eksterlandaj aferoj, ĉeestis la Eksterordinaran Kunvenon de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de BRICS-landoj por pridiskuti agadon kontraŭ la pandemio. Wang Yi diris, ke BRICS-landoj devas subteni la organizojn de Unuiĝintaj Nacioj (UN) por ke ili ludu siajn rolojn en batalado kontraŭ la epidemio. La Monda Organizo pri Sano (MOS) estas kerna forto por kunordigi kaj antaŭenpuŝi la tutmondan kontraŭepidemian kunlaboron kaj estas nemankigebla por helpi evoluantajn landojn, precipe afrikajn landojn, tiu-flanke. Per subteno al MOS eblas savi pli da vivoj, kuraci pli da pacientoj, pritrakti viruson pli efike kaj kunigi tutmondajn kontraŭ-epidemiajn fortojn. En ĉi tiu ŝlosila momento, ĉia konduto por malfortigi aŭtoritaton de MOS aŭ malhelpi ĝian penadon, estas netaŭga kaj ne estas subtenata de la internacia komunumo. Wang Yi diris, ke surbaze de ĝustatempa kaj plena pagado de membreca kotizo de MOS, Ĉinio lastatempe donacis al MOS 50 milionojn da usonaj dolaroj por helpi evoluantajn landojn. Ĉinio donacos al Plano de UN pri Tutmonda Humana Reago, reduktos ŝuldojn de afrikaj landoj kaj helpos ilin pliigi kapablojn por pritrakti la epidemion. Por plenigi la mankojn aperintajn en la ĉi-foja krizo, Ĉinio plibonigos laborojn pri monda publika sano kaj konstruos la Homaran Komunumon de Sano. Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |