Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ningxia de Ĉinio: murpentraĵoj de Xumishan-grotaro estas restaǔrataj
2020-04-30


Ekster la grotaro (fotita per flugroboto)   


Komence de aprilo administrejo pri antikvaĵoj de Xumishan-grotaro en Guyuan-urbo de la Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono, nordokcidenta Ĉinio, komencis restaǔron al murpentraĵoj en la grotaro. Tio estas la unuafoja restaǔro al tiuj murpentraĵoj en la pasintaj cent jaroj.


Xumishan-grotaro situas ĉe norda deklivo de la montaro Liupan de Ningxia, norde de la orienta sekcio de la antikva Silka Vojo, kun pli-ol-1500-jara historio. Ĝi estas la plej granda grotaro de Ningxia kaj unu el la 10 famaj grotaroj de Ĉinio. Pro damaĝoj kaŭzitaj de naturo kaj homa agado, la murpentraĵoj en la grotaro defalis, krevis kaj paliĝis. Ĉi-foja restaǔro sekvas la principon "plej milda tuŝo, sen plia novigo" por laǔeble plej bone reaperigi la originan aspekton de la murpentraĵoj.


Specialisto restaǔras murpentraĵon en la 48-a groto.


Specialisto restaǔras murpentraĵon en la 48-a groto.


Restaǔrado de murpentraĵo


Specialisto restaǔras murpentraĵon en la 48-a groto.


Specialistoj diskutas pri restaǔrado.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio