Tago de Laboristoj |
2020-04-30 |
La 1-a de majo estas Tago de Laboristoj. Por festi tiun ĉi specialan daton, El Popola Ĉinio prezentas al vi fotojn de laboristoj el malsamaj fakoj. Gratulon al ĉiuj laboristoj, kiuj per sia laboro kontribuas por la evoluo de la homaro. Laboristoj muntas kamionon en fabriko de Sinotruk en Jinan, ĉefurbo de Shandong-provinco de Ĉinio, la 9-an de oktobro 2019 Teknikisto superrigardas la laboron de robotoj en fabriko de Festo en Jinan de Ŝandong-provinco de Ĉinio, la 10-an de oktobro 2019 Laboristoj laboras en fabriko de Safe-Run en la urbo Suzhou de Jiangsu-provinco, la 2-an de januaro 2020 Fakuloj superrigardas bruligadon de rubaĵo por produktado de elektro en la centralo de Everbright International en Suzhou de Jiangsu-provinco, la 3-an de januaro 2020 Muzikisto ludas por turistoj en la urbo Yantai de Shandong-provinco, la 10-an de oktobro 2019 (Fotis Zhang Yuanyuan) Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio Twitter: El Popola Chinio |