Venos al ni reta film-festivalo internacia |
2020-04-30 |
La 28an de aprilo la videoretejo Youtube kaj la Film-festivalo Tribeca kunlabore kun aliaj 20 film-festivaloj en Cannes, Berlino, Venecio, Toronto kaj aliaj lokoj tutmonde anoncis okazigon de la virtuala film-festivalo "Ni estas kune, tutmonda film-festivalo". La festivalo okazos inter la 29a de majo kaj la 7a de junio. Spekteblaj estos filmoj longaj kaj mallongaj, dokument-filmoj, muzikaĵoj, komedioj kaj dialogoj. La videaĵoj sen afiŝo estos senpage spekteblaj ĉe la retejo: youtube.com/weareone Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |