Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mjaǔ-a retvendisto en vilaĝo de sudokcidenta Ĉinio
2020-04-30

Shi Linjiao, kiu naskiĝis en 1996 en la Xiangxi-a Aŭtonoma Subprovinco de Tuĝjao kaj Mjaŭo de la provinco Hunan, sudokcidenta Ĉinio, estas inter la unuaj universitataj diplomiĝintoj kiuj revenis al sia vilaĝo por entreprenado. Post studado, ŝi laboris pri reklamado en iu kompanio. La laboro estis stabila kaj ne-malalt-enspeza, tamen ŝi havis sian ideon: komence de 2020, ŝi forlasis la laboron kaj revenis al sia hejmvilaĝo Shibadong por entreprenado kune kun aliaj revenintaj diplomiĝintoj Shi Zhichun kaj Shi Kang. Shi Zhichun respondecas pri projektado, Shi Kang faras filmadon kaj muntadon kaj Shi Linjiao sin montras antaŭ kamerao. 


Shi Linjiao antaŭ viva dissendo


Shi Linjiao dum viva dissendo


Shi Linjiao tranĉas aersekigitan viandon (speciala produkto de mjaǔo).


Shi Linjiao (maldekstre) kuiras aersekigitan viandon.


Shi Linjiao (dekstre) montras la kuiritan viandon.


Shi Linjiao (meze), Shi Kang (maldekstre) kaj Shi Zhichun diskutas pri viva dissendo.


Shi Linjiao (la unua de dekstre) lernas mjaǔan brodadon.


Kreskinte en la vilaĝo Shibadong, Shi Linjiao bone konas tiun lokon. La trajta kulturo kaj ĉiutaga vivo de mjaǔo inspiras ŝin kaj agrikultura laboro kaj kuirado de mjaǔ-aj manĝaĵoj estas prezentitaj en ŝia dissendo. Ŝi kaj ŝiaj kunlaborantoj volas, per interreto, helpi samvilaĝanojn kreskigi vendojn de la specialaj produktoj. Nun ili jam havas preskaǔ 50 mil fanojn. Ŝi diris: “La entreprenado povas iom kontribui al mia hejmloko. Mi sentas, ke mia laboro estas grava.”


La vilaĝo Shibadong apartenas al la Xiangxi-a Aŭtonoma Subprovinco de Tuĝjao kaj Mjaŭo de la provinco Hunan. Ĝi havas tradician konstruaĵon, belan pejzaĝon, mjaǔ-an moron kaj apartan kulturon bone konservatan. En la 3-a de novembro 2013 ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis la vilaĝon kaj tie li unuafoje proponis la strategian penson pri forigo de malriĉeco en Ĉinio.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio