Jaraj sesioj de TPK kaj ĈPPIK okazos en majo |
2020-04-30 |
La 29an de aprilo la 17a sesio de la Konstanta Komitato de la 13a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) decidis, ke la tria sesio de la 13a TPK malfermiĝos en Pekino en la 22a de majo. Lastatempe en Pekino okazis la 35-a kunveno de la prezidanta konsilio de la 13a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK). La kunveno proponis malfermiĝon de la tria sesio de 13a Tutlanda Komitato de ĈPPIK en Pekino en la 21a de majo. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |