Italio ekviglos maje |
2020-04-28 |
La 26an de aprilo itala ĉefministro Giuseppe Conte diris en televida parolado tutlande, ke ekde la 4a de majo rekomenciĝos laboro en fabrikado, konstruado kaj pogranda vendado en Italio. Ekde la 18a de majo refunkcios detala vendado, muzeoj, galerioj kaj bibliotekoj. Ekde la 1a de junio remalfermiĝos bufedejoj, restoracioj, barbirejoj kaj beligejoj. Li diris, ke ĉiuj laborejoj devas strikte observi regularojn pri sekureco. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |