Ĉinio eksportis 21,1 miliardojn da maskoj de marto ĝis nun |
2020-04-27 |
La 26an de aprilo okazis gazetara konferenco de la Mekanismo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio pri Kuna Preventado kaj Regado. Ĉi-rilata respondeculo de la Ministerio de Komerco deklaris, ke Ĉinio neniam limigis eksportadon de materialoj kontraŭ COVID-19, kaj male ĝi klopodis por faciligi kaj subteni diversajn landojn en aĉetado. Krom tio, la prezoj de la eksportitaj maskoj kongruas kun la merkataj principoj. Rilata ĉefo de la Ĝenerala Administracio de Dogano diris, ke laŭ donitaĵoj de la ĉina dogano, de la 1a de marto ĝis la 25a de aprilo, Ĉinio eksportis kontraŭvirusajn varojn kun la valoro de 55 miliardoj da juanoj (= 7,78 miliardoj da usonaj dolaroj). Inter ili estis 21,1 miliardoj da maskoj, 109 milionoj da protektaj kostumoj, 32,94 milionoj da paroj da protektaj okulvitroj, 110 mil monitoroj, 9,29 milionoj da infraruĝaj termometroj kaj 763 milionoj da paroj da kirurgiaj gantoj. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |