Elhospitaliĝis ĉiuj pacientoj de COVID-19 en Wuhan |
2020-04-27 |
La 26an de aprilo la Wuhan-a Komisiono pri Sano anoncis, ke la dua nukleacida testo de la 77-jara s-ro Ding, paciento en la Wuhan-a Pripulma Hospitalo, rezultis negativa kaj atingis la normon de elhospitaliĝo. Ekde tiu momento, estas neniu enhospitaligita paciento pro COVID-19 en Wuhan. En la 24a de aprilo jam ne estis severe infektitaj pacientoj de COVID-19 en Wuhan kaj aliaj lokoj de Hubei-provinco, kaj ne estis ankaŭ nove konfirmita kaj suspektata kazo en la sinsekvaj pli ol 20 tagoj. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |