14% da novjorkianoj havas novkoronvirusan antikorpon |
2020-04-26 |
Laŭ novaĵo de la brita novaĵagentejo Reuters en la 23a de aprilo, Andrew Cuomo, estro de la usona ŝtato Novjorkio, diris en la 23a de aprilo, ke la rudimenta enketo al civitanoj en la ŝtato montras, ke preskaŭ 14% da homoj, kiuj ricevis koronvirusan teston, havas antikorpon. Tio signifas, ke ĉirkaŭ 2,7 milionoj da homoj eble estis infektitaj de la koronviruso. Li diris ankaŭ, ke la skalo de la specimena enketo al 3 000 homoj eble estas malgranda kaj la enketo havas aliajn limigojn. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |