Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio aldonas mondonacon de 30 milionoj da usonaj dolaroj al MOS
2020-04-24


La 23an de aprilo Geng Shuang, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, deklaris en regula gazetara konferenco de la ministerio, ke surbaze de la antaŭa mondonaco de 20 milionoj da usonaj dolaroj al la Monda Organizo pri Sano (MOS), Ĉinio decidis aldoni 30 milionojn da usonaj dolaroj al MOS por preventi kaj regi la pandemion de COVID-19 kaj subteni konstruadon de san-sistemo kaj aliajn laborojn en disvolviĝantaj landoj.


Geng diris, ke post eksplodo de la epidemio MOS, estrata de sia ĝenerala direktoro Tedros Adhanom Ghebreyesus, aktive plenumas siajn devojn, tenas vidpunktojn objektivajn, justajn kaj sciencajn kaj tutmonde ludas gravan rolon por antaŭenigi kunlaboron kontraŭ la pandemio.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio