Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
MOS: Mildigo de limigoj ne signifas finon de la epidemio
2020-04-23


La 20-an de aprilo, Monda Organizo pri Sano (MOS) reasertis, ke kvankam iuj landoj planas mildigi vojaĝajn limigojn dum la periodo de la epidemio de COVID-19, tamen tio ne signifas, ke la epidemio finiĝis.


Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de MOS, diris en tiutaga regula gazetara konferenco, ke mildigo de vojaĝaj limigoj ne signifas finon de la epidemio en ajna lando. La fino de la pandemio de COVID-19 postulas daŭrajn klopodojn de individuoj, komunumoj kaj registaroj por plue subpremi kaj regadi ĉi-tiun mortigan viruson. 


Tedros rimarkigis, ke metodoj, kiel trafika limigo, helpas mildigi la epidemion, sed ne povas finigi ĝin. MOS alvokas ĉiujn landojn certigi, ke ĉiu kazo estu trovita, kvarantenigita kaj prizorgita, kaj ĉiu kontaktanto estu sub observado. 


Tedros diskonigis, ke MOS nun donas subtenadon en tekniko, scienco kaj finano por tutmonda esplorado pri sero-epidemiologio. Unu el la prioritataj laboroj de MOS estas kunlabori kun partneroj por plimultigi diagnozajn produktojn kaj certigi justan distribuon al la landoj kun plej urĝa bezono.


Tedros anoncis, ke MOS jam kunlaboris kun la Internacia Fondaĵo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) por Infana Krizo kaj UNITAID por mendi 30 milionojn da test-aparatoj kaj donacos la unuan grupon de ili al rilataj landoj en la venonta semajno. MOS planas sendi kirurgiajn maskojn, N95-maskojn kaj protektajn okulvitrojn al la landoj kun plej urĝa bezono en aprilo kaj majo. Li dankis Alibaba-Fondaĵon pro donaco de materialoj, kiel maskoj kaj testiloj, al MOS.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio