Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nombro de malsanuloj de COVID-19 unuafoje reduktiĝis en Italio
2020-04-22

La 20-an de aprilo Angelo Borrelli, ĉefo de itala servo pri civita protekto kaj membro de la komitato pri urĝa agado kontraǔ la koronviruso, diris, ke nun estas 108 237 malsanuloj de COVID-19 en Italio kaj la nombro reduktiĝis je 20 kompare kun tiu en la antaǔa tago. Tio estas la unua fojo, ke la malsanula nombro reduktiĝis post la eksplodo de la epidemio en la lando, kio signifas mildiĝon de la situacio.


Senhoma strato en Torino, Italio


Inter la 108 237 malsanuloj, 80 758 restas en kvaranteno hejme, 24 906 ricevas ĝeneralan kuracadon en hospitaloj kaj 2 573 estas kuracataj en la Unuo por Intensa Zorgo. La datumoj montras, ke en la 20-a de aprilo la nombro de severe malsanaj pacientoj malkreskis je 62 kompare kun tiu en la antaǔa tago, kaj la nombro daǔre reduktiĝas.


Fakuloj diris, ke inter la 6 indicoj en medicina rondo por pritaksi la epidemion, krom la nombro de mortintoj je pli ol 400 tage, prezentas pozitivan tendencon en Italio la aliaj 5 inkluzive de la nombro de enhospitaligitaj malsanuloj, tiu de severaj malsanuloj, tiu de la infektitoj, tiu de infektitoj, kiuj kvarantenas en hejmo, kaj tiu de resaniĝintoj. Sed tio ne signifas la venkon de la batalo kontraǔ la epidemio.


Tiutage, la itala registaro anoncis, ke la balotado en urboj kaj urbetoj, kiu laǔplane okazos en majo, estas prokrastita al la periodo inter la 15-a de septembro kaj la 15-a de decembro.


En la 31-a de januaro, Italio komencis iri en 6-monatan urĝstaton. Por pli efike bridi la propagiĝon de la epidemio, depost la 10-a de marto la lando limigas vojaĝojn kaj dufoje plilongigis la limigon, kiu daǔros ĝis la 3-a de majo.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio