Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉefredaktoro de The Lancet: faro de la usona registaro estas krimo kontraŭ la homaro
2020-04-21

Richard Horton, ĉefredaktoro de The Lancet


La 15-an de aprilo Richard Horton, ĉefredaktoro de la medicina gazeto The Lancet, deklaris en socia amaskomunikilo, ke la decido de la usona registaro pri ĉesigo de la financa subteno al la Monda Organizo pri Sano (MOS) estas "krimo kontraŭ la homaro". Li alvokis ĉiujn sciencistojn, medicinistojn kaj homojn kune bojkoti kaj kontraŭstari ĉi tiun perfidon al la tutmonda solidareco.


Richard Horton ankaŭ diris al Anthony S. Fauci, direktoro de la Nacia Instituto pri Alergio kaj Infektaj Malsanoj de Usono en la socia amaskomunikilo, ke "la akuzo de usona prezidento al MOS estas malvera, bonvolu korekti vian prezidenton kaj staru flanke de la vero."


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio