Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina Ĵurnalista Asocio kaj la projekto Verda Rubando donacis medicinajn bezonaĵojn al serbaj ĵurnalistoj
2020-04-21

Marjan Božović (la unua de maldekstre), konsilisto de Ambasadorejo de Serbio en Ĉinio


La 16an de aprilo en Ambasadorejo de Serbio en Ĉinio, Ĉina Ĵurnalista Asocio kaj Drak-Desegna Fondaĵo, unu el la iniciatintoj de la projekto Verda Rubando, donacis al serbaj ĵurnalistoj medicinajn bezonaĵojn por kontraŭbatali COVID-19.


Marjan Božović, konsilisto de Ambasadorejo de Serbio en Ĉinio, esprimis sian dankon al Ĉina Ĵurnalista Asocio kaj la projekto Verda Rubando. Li diris, ke Ĉinio estas fidela amiko de Serbio kaj la lando estas kortuŝita de helpo kaj subteno de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo dum la daŭra propagiĝo de la epidemio en la mondo. Tiuj materialoj transigas ne nur al Serbio konsolon kaj zorgadon de Ĉinio, sed ankaŭ al serbaj ĵurnalistoj zorgemon kaj kuraĝigon, kaj donas al Serbio memfidon kaj decidon pri batalado kontraŭ la epidemio. Marjan Božović diris: "Koran dankon al Ĉina Ĵurnalista Asocio kaj la projekto Verda Rubando. Ni tuj transsendos tiujn materialojn al Serba Ĵurnalista Asocio. Ni kredas ke, per komuna klopodo, baldaŭ venos la komuna venko kontraŭ la epidemio." 


Dum la propagiĝo de la epidemio, Ĉina Ĵurnalista Asocio, kun helpo de la Ĵurnalista Kunlabora Platformo sub la iniciato “La Zono kaj Vojo” kaj rilataj organizoj, donacis medicinajn bezonaĵojn al fremdlandaj ĵurnalistaj orgazinoj kiuj bezonas helpon, celante kunigi fortojn en la rondo de amaskomunikiloj por kontraŭbatali la viruson.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio