Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La pandemio montras vundeblecon de mondaj san-sistemoj
2020-04-21


Deklaro, publikigita de Saud-Arabio, prezidanto-lando de Grupo 20 post virtuala kunveno en la 19a de aprilo, mencias, ke ministroj pri sano el la ĉefaj ekonomioj de Grupo 20 pridiskutis novajn rimedojn por trakti la pandemion. Ĉi-foja pandemio klare montras vundeblecon de mondaj san-sistemoj kaj la ministroj substrekis unuiĝon kaj kunlaboron.


La ministroj emfazis ankaŭ la gravecon de ciferecaj rimedoj por solvi problemojn en nuna kaj estonta pandemioj.


La deklaro aldonas, ke la ministroj refoje kunvenos laŭbezone.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio