Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Armea medicina teamo retiriĝis el Wuhan
2020-04-20



Aprobite de Xi Jinping, prezidanto de la Centra Milita Komisiono de Ĉinio, medicina teamo el la ĉina armeo, kiu plenumis kuracadon kaj savadon de konfirmitaj malsanuloj en tri hospitaloj en Wuhan, t.e. la Hospitalo Huoshenshan, la Hospitalo Taikang-Tongji kaj Guanggu-distrikta Filio de la Hubei-a Hospitalo por Virinoj kaj Infanoj, sinsekve retiriĝis el Wuhan per ĉartita aviadilo kaj trajno.


La 15an de aprilo oficiale fermiĝis la Hospitalo Huoshenshan.


Antaŭtagmeze de la 16-a de aprilo, la lasta grupo de la medicina teamo finis sian taskon kaj foriris de la Tianhe-a Flughaveno en Wuhan.


Ekde la 24-a de januaro, pli ol 4 000 medicinistoj en tri grupoj el la terarmeo, mararmeo kaj aerarmeo helpis Wuhan en la batalo kontraŭ la epidemio.


La medicina teamo estis sendita al tri hospitaloj. Ili liveris 2 856 litojn kaj kuracis entute 7 198 konfirmitajn malsanulojn. Ili bone plenumis siajn taskojn kaj efektivigis la celon "triumfi sen infektiĝo".


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio