Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
UN alvokis atenti disvastiĝon de "eraraj informoj" pri la epidemio
2020-04-16

António Guterres, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (dokumenta foto)


La 14-an de aprilo, António Guterres, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN), diris, ke "eraraj informoj" pri la epidemio de COVID-19 disvastiĝas tra la mondo. Popoloj de ĉiuj landoj devas kredi al scienco kaj kunlabori por kune pritrakti la plej malfacilan krizon de la homaro post la Dua Mondmilito.


En tiutaga videoparolado, Guterres diris, ke post ekapero de la epidemio de COVID-19, homoj en ĉiuj landoj ĝenerale panikiĝas, kaj ili ankaŭ serĉas gvidadon kaj helpon. Ĝuste kiam la mondo plej bezonas respekti sciencon kaj montri unuecon, "eraraj informoj" disvastiĝas tra la tuta mondo. La internacia komunumo devas esti atentema pri malutilaj sugestoj, trompaj proponoj kaj instigoj al malamo.


Guterres opinias, ke sociaj amaskomunikiloj devas klopodi por elradikigi malamon kaj malutilajn opiniojn pri la epidemio de COVID-19, kaj popoloj de ĉiuj landoj devas fidi instituciojn, kiuj estas respondecaj kaj agadas surbaze de faktoj.


Guterres rimarkigis, ke se ni povos kune atenti la faktojn kaj la veron, ni povos venki la novan koronviruson kaj konstrui la mondon "pli sanan, pli justan kaj pli vivfortan".


En la sama tago, Guterres anoncis, ke UN lanĉis projekton kun la temo "Okupu la interreton per faktoj kaj scienco" por trakti la "erarajn informojn", kiuj kaŭzos riskojn al la vivoj de homoj. 


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio