260 mil kontraŭ-epidemiaj materialoj survoje al mez-aziaj landoj |
2020-04-16 |
La 14-an de aprilo, en la loĝistika kunlabora bazo de Ĉinio kaj Kazaĥio en la urbo Lianyungang de la provinco Jiangsu, orienta Ĉinio, ĉin-eŭropa kargotrajno kun materialoj por epidemia preventado estis preta por forveturo. Tiutage, la ĉin-eŭropa kargotrajno kun 260 mil kontraŭ-epidemiaj materialoj ekveturis de la loĝistika kunlabora bazo al landoj en meza Azio. La materialoj, inkluzive de kirurgiaj maskoj, termik-bildigaj fotiloj, infraruĝaj termometroj kaj protektaj kostumoj ktp., estas donacitaj de la Internacia Loĝistika Parko de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj la Grupo de Lianyungang-Haveno al la Sekretariejo de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo por helpi koncernajn membrolandojn batali kontraŭ la epidemio de COVID-19. Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |