Flugŝtona Pagodo: Kaŝita trezoro de Pekino |
2020-04-14 |
Krom siaj mondfamaj vidindaĵoj, Pekino havas aliajn, pri kiuj plejparto de la turistoj ne atentas. Unu el tiuj kaŝitaj trezoroj estas la Flugŝtona Pagodo en la Arbara Parko Fenghuangling. La originala pagodo estis konstruita en 1877 (la dua jaro de regado de Imperiestro Guangxu de Qing-dinastio), kaj rekonstruita en 1998. Ĝi estas 2.95 metroj alta kaj staras sur ŝtono alta je 17.6 metroj sur la pinto de la plej alta monto en la norda pado de la parko. Tiu pagodo havas sep etaĝojn kaj entute 40 budhismajn statuojn kaj unu tabulon kun skribaĵoj. La pagodo duonkaŝita de nebulo, la 20-an de julio 2019 La pagodo fotita el la sama loko, la 11-an de aprilo 2020 Turisto fotas sian amikon sur la montopinto, la 11-an de aprilo 2020 La pagodo sur la montopinto, la 11-an de aprilo 2020 La pagodo pompas sur la ŝtono, la 11-an de aprilo 2020 Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |