Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio: batalado kontraŭ la epidemio estigis platformon por kunlaboroj inter Ĉinio kaj Usono
2020-04-10

Zhao Lijian, proparolanto de la Ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj (dokumenta foto) 


Responde al la deklaro lastatempe publikigita de preskaŭ cent usonaj strategiistoj por alvoki Usonon kaj Ĉinion plifortigi kunlaborojn en preventado kaj regado de la epidemio, Zhao Lijian, proparolanto de la Ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diris en la regula gazetara konferenco en la 8-a de aprilo, ke la batalado kontraŭ la epidemio estigis platformon por kunlaboroj inter Ĉinio kaj Usono.


En la gazetara konferenco, oni menciis, ke preskaŭ cent usonaj strategiistoj kune publikigis deklaron alvokante Usonon kaj Ĉinion plifortigi kunlaborojn en preventado kaj regado de la epidemio, tion subtenas ambaŭ grandaj partioj de Usono. Krome, oni demandis pri la opinio de la ĉina flanko pri tio en la deklaro, ke komence de la epidemio mankis travidebleco, Ĉinio kaŝis la veron de la situacio kaj ne faris plenan kunlaboron kun Usono kaj internaciaj organizoj pri sano. 


Zhao Lijian diris, ke tiuj usonaj strategiistoj esperas, ke Ĉinio kaj Usono kunlaboros por batali kontraŭ COVID-19, kio estas esenca por bridi la propagiĝon de la epidemio tutmonde. Tio kongruas kun la pozitivaj kaj raciaj voĉoj el sagacaj homoj en Ĉinio, Usono kaj la internacia komunumo. Ĉinio laŭdas kaj bonvenigas tion.


Li diris, ke la viruso ne havas naciecon aŭ rason, ĝi estas defio alfrontata de la homaro. Nur per kunigo de fortoj la internacia komunumo povas venki tiun batalon. Ĉinio volas sin teni je la koncepto de la Homara Komunumo de Komuna Estonteco kaj plifortigi kontraŭepidemian kunlaboron kun ĉiuj landoj, inkluzive de Usono, por kune konservi la tutmondan publikan sanon. 


Zhao Lijian rimarkigis, ke lastatempe ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Donald Trump faris du telefonvokojn kaj atingis gravan interkonsenton pri kunlaboroj inter Ĉinio kaj Usono kontraŭ la epidemio. La prisanaj fakoj kaj spertuloj de la du landoj daŭre estas en kontaktado kaj okazigis multajn videokunvenojn por interŝanĝi spertojn. Multaj provincoj, urboj, entreprenoj kaj organizoj de Ĉinio aktive donacas medicinajn materialojn al Usono por helpi la usonan popolon batali kontraŭ la epidemio. La ĉina flanko ankaŭ aktive helpas la usonajn registaron kaj entreprenojn aĉeti kontraŭ-epidemiajn materialojn en Ĉinio. Ankaŭ dulandaj kompanioj kaj fakuloj en sciencaj kaj teknikaj rondoj tenas komunikadon kaj kunlaboron pri esplorado de vakcinoj kaj medikamentoj.


Zhao Lijian diris, ke en la deklaro, la asertoj pri kaŝo de la epidemio en la komenco kaj manko de travidebleco de Ĉinio ne estas konformaj al la faktoj. Ekde la ekapero de la epidemio, Ĉinio ĉiam estas malferma, travidebla kaj respondeca, ĝustatempe raportis la situacion al la Monda Organizo pri Sano, ĝustatempe kunhavigis la genaron de la nova koronviruso kun la mondo, ĝustatempe efektivigis internaciajn kunlaborojn inter fakuloj pri preventado kaj regado de la epidemio, kaj ĝustatempe helpis aliajn landojn batali kontraŭ la epidemio. Tiuj faktoj estas plene agnoskataj kaj pozitive komentataj de la internacia komunumo, kaj neniu povas ilin nei.


Zhao Lijian diris ankaŭ, ke la batalado kontraŭ la epidemio estigis platformon por kunlaboroj inter Ĉinio kaj Usono. "Kiel prezidanto Xi Jinping diris en la telefonvoko kun prezidento Trump antaŭ nelonge, kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono profitigas ambaŭ, dum konflikto inter la du lando damaĝas ambaŭ, kunlaboro estas la nura ĝusta elekto. Ni esperas, ke Usono, laŭ la grava interkonsento atingita de la du gvidantoj, kune kun Ĉinio plifortigos kunlaborojn en la batalado kontraŭ la epidemio kaj en aliaj kampoj, disvolvos la dulandajn rilatojn surbaze de paco, reciproka respekto kaj kungajno, por pli bone profitigi la popolojn de la du landoj kaj de la mondo. 


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio