Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Medicinaj fakuloj de Ĉinio interŝanĝis spertojn en hospitalo de Filipinoj
2020-04-10

Ĉinaj medicinaj fakuloj interparolis kun medicinistoj de la Ĉina Ĝenerala Hospitalo en Manilo, la 7an de aprilo. (Foto de Ĉina Ambasado en Filipinoj)


Ĉina medicina fakularo priesploris la kuracadon de COVID-19 en la Ĉina Ĝenerala Hospitalo en Manilo, la 7an de aprilo. La fakuloj interŝanĝis spertojn kun medicinistoj de la hospitalo pri kuraca sistemo, diagnoza kaj kuraca procezoj, antaŭzorgo kaj regado de infektoj. Krome, la  Transmara Ĉina Federacio de Fujian-provinco kaj la Dongze-a Kompanio de Medicinaj Aparatoj en Fuzhou donacis al la hospitalo du dializilojn kaj necesajn materialojn, kun la valoro de 124 320 juanoj (ĉirkaŭ 17 500 usonaj dolaroj).



Laŭ raporto, la materialoj donacitaj de la ĉina registaro atingis Manilon, la 21an de marto. La materialoj inkluzivas 100 mil testilojn, 100 mil kirurgiajn maskojn, 10 mil N95-maskojn kaj 10 mil protektajn kostumojn. Ili estis transdonitaj al departemento pri sano de Filipinoj, kiu ilin disdonis al laborantoj ĉe la fronto de la batalo kontraŭ COVID-19.


Redaktoro: Han Xin




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio