Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Prokrastota Konferenco pri Klimata Ŝanĝo de UN pro la epidemio
2020-04-09

Laŭ informo de la retejo de la brita registaro publikigita vespere de la 1-a de aprilo, pro la epidemio la Konferenco pri Klimata Ŝanĝo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu laŭplane okazos en la venonta novembro en Glasgovo, Britio, estos prokrastita al la venonta jaro.  


Pro la epidemio, ne eblas por ĉiuj membroj partopreni en la konferenco. La decido estas farita post konsiliĝo de la prezitantaro de kunveno de la kontraktantaj partioj de la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝo kun rilataj partioj. Detalojn pri la venontjara konferenco oni pridiskutos kaj anoncos poste.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio