Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Konfirmitaj kazoj de COVID-19 en la tuta mondo superis 1,5 milionojn
2020-04-09

La 8-an de aprilo la usona universitato Johns Hopkins publikigis la novan statistikon pri la pandemio de COVID-19, laŭ kiu la tutmondaj konfirmitaj kazoj de la malsano jam superis 1,5 milionojn.


Ĝis la 15-a horo kaj 30 minutoj de la 8-a de aprilo, laǔ orient-usona horzono, en la tuta mondo la nombro de konfirmitaj kazoj de COVID-19 atingis 1 500 830, kaj mortintoj -- 87 706.


La statistiko montras, ke nuntempe Usono estas lando kun plej multaj konfirmitaj kazoj, je 423 135, kun 14 390 mortintoj; Italio, kun 139 422 konfirmitaj kazoj, estas lando kun plej multaj mortintoj pro COVID-19, entute 17 669; Hispanio havas 146 690 konfirmitajn kazojn kaj 14 673 mortintojn. Francio kaj Germanio estas la aliaj landoj kun pli ol 100 mil konfirmitaj kazoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio